Provinco Norda Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La provinco Norda Kazaĥio (kazaĥe: Солтүстік Қазақстан облысы/Soltüstik Qazaqstan oblısı/سولتۇستىك قازاقستان وبلىسى , ruse: Северо-Казахстанская область) estas provinco de Kazaĥio. Laŭ kazaĥa statistika oficejo, ĝi havis 682.000 loĝantojn en 2003, kiu malkreskis al 654.000 en 2008. Ĝia ĉefurbo estas Petropavlovsk, kun 193.300 personoj. La provinco kovras areon de 98.040 kvadrataj kilometroj, la kvara plej malgranda provinco de Kazaĥio.