Provinco Sainjabuli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sainjabuli (laose: ໄຊຍະບູລີ) estas provinco situanta en la nordokcidento de Laoso. Ĝi etendiĝas sur 16.389 km2 kaj havas 382.200 loĝantojn.

En 1904 la areo de la nuna provinco estis cedita de Siamo al la kolonio Franca Hindoĉinio. En 1941 la teritorio estis aneksita de Tajlando, ĉifoje sub la nomo Provinco Lan Xang, sed estis redonita antaŭ la milito en 1946. Ĝi estas la hejmo de preskaŭ ĉiuj domaj elefantoj de Laoso.