Qi Baishi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Qi Baishi , (1-a de januaro, 186416-a de septembro, 1957) estas tre fama ĉina pentristo en la 20-a jarcento.

Liaj pentraĵoj videblas sur termosoj, mantukoj, lavpelvoj, kaj en kajero aŭ lernolibro. Liaj publikigitajn verkojn de Qi Baishi konsistigas liaj pentraĵoj pri floroj, bambuoj, pinoj, legomoj, fruktoj, herboj, insektoj, birdoj, homfiguroj kaj pejzaĝo kaj liaj kaligrafiaĵoj.

Qi Baishi naskiĝis en kamparana familio en Hunano provinco. Li eniris en lernejon, kiam li estis 8-jara, sed post nur unu jaro li ĉesis lerni pro malriĉeco. Li fariĝis metilernanto de lignaĵisto kiam 15-jara, kaj eklernis pentradon, kiam li estis 27-jara. Atingite 41 jarojn, li veturis en Pekinon kaj fiksloĝis tie nur post aĝo de 57 jaroj. Li vivtenis sin per vendo de pentraĵoj kaj iom post iom fariĝis landfame pentristo. En jaro 1953 la Kultura Ministrejo de la Ĉina Popola Respubliko per honora atesto pro liaj elstaraj kontribuoj al belartoj de Ĉinio. Fine li funkciis kiel honora direktoro de la Ĉina Galerio de Pentraĵoj.