Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el RCEP)

La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (anglalingve Regional Comprehensive Economic PartnershipRCEP) estas liberkomerca traktato inter 15 landoj de la Azi-Pacifika regiono. Ĝi ekvalidis la 1-an de januaro 2022. Temas pri interkonsento inter la dek ŝtatoj membroj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASEAN) (Birmo, Brunejo, Filipinoj, Indonezio, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio) kaj kvin ŝtatoj de Azio kaj Oceanio kun kiuj la ASEAN tenas interkonsentojn por libera komerco (Aŭstralio, Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Nov-Zelando).