Tatra RT6N1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el RT6N1)
tramo de la marko RT6N1

RT6N1 estis marko de tramoj, produktata inter la jaroj 1993 kaj 1997 fare de la firmao ČKD Tatra en la ŝtato Ĉeĥio, kiu nur en 1993 reekestis el la ĝis 1990 socialisma, poste postsocialisma ŝtato Ĉeĥoslovakio. La modelo de 1993 estis la unua firmaa produktaĵo laŭ tekniko de malalt-planka veturilo. Ĝi havis longon de 26,28 metroj kaj larĝon de 2,44 metroj.

Krom la nova dezajno kaj la malalt-planka teknologio, la nova marko ankaŭ en aliaj aspektoj teknike diferencis de la pli malnovaj veturiloj de la fabrikanto. Ekzemple la veturiloj havas maksimuman rapidon de 80 kilometroj po horo (kompare al 65 kilometroj po horo ĉe la antaŭaj modeloj), pli fortan akceladon kaj bremsadon - do sume pli potencan motoron.

La prototipo estis vaste elprovita en 1994 en Prago, kaj poste en aliaj ĉeĥaj urboj. La testaj veturoj okazis ĝenerale sen kutimaj pasaĝeroj.

La tramlinio de modelo RT6N1 en Prago komencis regule operacii ekde la jaro 1996. Jaron poste, aliaj po kvar veturiloj liveriĝis al la urboj Prago kaj Brno. La pola urbo Poznano mendis dek pliajn veturilojn de la firmao. Preskaŭ prete ili estis senditaj de la fabriko, sed finkonstruiĝis nur surloke.

Restis tiu kompare malgranda nombro de nur 19 ekzempleroj, ĉar ekzistis la plano ke la modelo estu anstataŭata pere de posteula modelo RT6S el 1996. De tiu sekva modelo tamen produktiĝis nur unu sola ekzemplero, kiu plurajn jarojn operaciis en la urbo Liberec, ĉar poste la firmao ČKD Tatra likvidiĝis.