Rafał Blechacz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafał Blechacz

Rafał BLECHACZ (naskiĝis la 30-an de junio 1985 en Nakło) estas pola pianisto.

Rafał Blechacz finis la Ŝtatan Muzikan Lernejon de Artur Rubinstein en Bydgoszcz kaj studas en la Muzika Akademio en Bydgoszcz en la klaso de Katarzyna Popowa-Zydroń.

Li estas gajninto de duaj premioj en internaciaj konkursoj - Artur Rubinstein in memoriam en Bydgoszcz (2002) kaj en Hamamatsu (2003), kaj unua premio de Internacia Pianista Konkuro en Maroko (2004).

La 21-an de oktobro 2005 li gajnis unuan lokon en la 15-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frédéric Chopin. Dum tiu ĉi konkurso Rafał Blechacz ricevis ankaŭ premion por la plej bona ludado de mazurko, polonezo kaj koncerto.