Regiono Mopti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita foto de la Niger-delto fine de la pluva sezono

Regiono Mopti situas en centro de Malio, havas areon de 79.017 km² kaj 1,4 milionojn da loĝantoj (1998).

La loĝantoj etne apartenas al bozooj, dogonoj, songhajoj, fulbeoj kaj bambaraoj.

La plej gravaj urboj de la regiono estas Mopti (ĉefurbo), Djenné kaj Douentza. En la regiono Mopti kuŝas la rokoj de Bandiagara kaj la Granda Moskeo de Djenné, kiuj estas kulturaj heredaĵoj de UNESCO kaj konataj turismaj celoj. La rivero Niger disiĝas tie al riverdelto. La Hombori Tondo estas la plej alta montopinto en Malio.

La regiono situas en la Sahela zono. Ĝis la 1970-aj jaroj, la regiono eksportis rizon, fiŝon kaj bovojn. Pro la sekego en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj mankas la necesaj nutraĵoj en la regiono.

Distriktoj estas Bandiagara, Bankass, Djenné, Douentza, Koro, Mopti, Ténenkou, Youwarou