Reguliga stango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La reguligo de la nukleaj reaktoroj okazas per reguligaj stangoj (aŭ kontrol-stangoj, kontrolaj stangoj). Tiuj stangoj estas produktitaj el neŭtronabsorbaj materialoj kiel boro, kadmio. Per movo de la stangoj, ŝanĝiĝas la kvanto de la neŭtronabsorba materialo en la aktiva zono. Je ekfunkciigo de la reaktoro, oni singarde eltiras la reguligajn stangojn. La kreskon de la povumo montras enkonstruitaj mezuriloj de la neŭtronradiado. Kiam la reaktoro atingis la deziratan povumon, oni reŝovas iomete la stangojn. Tiam haltas la povum-kresko, la reaktoro funkcias en kritika stato.

Tipoj de la reguligaj stangoj

1. Sekurigaj stangoj servas rapidan haltigon de la reaktoro.

2. Duraj reguligaj stangoj

3. Fajnaj reguligaj stangoj

Oni povas ankaŭ reguligo per aldono de neŭtronabsorba materialo al la malvarmiga likvo (ekz. bora acido).