Reichstag (konstruaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reichstag
Reichstagsgebäude
registara konstruaĵo • vidindaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Novrenesanco • moderna arkitekturo vd
Arkitekto Paul Wallot • Norman Foster vd
Estiĝo 1894
Malfermo 1894
Lando Germanio vd
Situo Berlin-Mitte
Situanta sur Placo de la Respubliko
Areo 13291
Situo
Geografia situo 52° 31′ 7″ N, 13° 22′ 34″ O (mapo)52.51861111111113.376111111111Koordinatoj: 52° 31′ 7″ N, 13° 22′ 34″ O (mapo)
Reichstag (Berlino)
Reichstag (Berlino)
DEC
Reichstag
Reichstag
Situo de Reichstag
Map
Reichstag
Retejo http://www.bundestag.de
vdr
Rigardo de supre
Hisado de la flago de Sovetunio sur Reichstag en 1945.
Reichstag 1995

La Konstruaĵo de Reichstag enhavas la nuntempan germanan parlamenton Bundestag en Berlino. Ĝi estis konstruita de 1884 ĝis 1894 laŭ la planoj de la artiktekto Paul Wallot (tial ankaŭ: Wallot-konstruaĵo), en la stilo novrenesanca.

Epizodoj variaj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1933 tie kunsidis la germana parlamento Reichstag. Je la nokto al la 28-a de februaro 1933 la konstruaĵo bruliĝis, la kialo ankoraŭ nuntempe ne estas tute konata. La nacisocialistoj uzis la okazon por terorizi politikajn kontraŭulojn. Dum la nacisocialista tempo senpotenca parlamento kunvenis, malofte, en la operejo Krolloper.

Ĉar la Ruĝa armeo kredis erare ke la Reichstag estis potenca organo en la Hitler-regno, ĝi flirtigis ruĝajn flagojn en 1945 je la invado de Berlino. La konstruaĵo restis ruino, sed en 1955 la germana parlamento Bundestag en Bonn decidis la plenan restarigon, kiu estis preta en 1973. Oni uzis la konstruaĵon ekde la rekonstruiĝo en 1973 por muzea prezento pri la parlamenta historio kaj por ekspozicioj, ĉar la parlamento pro la volo de la kvar aliancanoj ne rajtis kunsidi en Berlino.

Post la reunuiĝo en 1990 la parlamento decidis ke Berlino estu denove la sidejo de parlamento kaj registaro. Ekde 1999 la (rekonstruita) konstruaĵo servas denove kiel la parlamentejo por tuta Germanio.

Christo-artaĵo[redakti | redakti fonton]

La bulgardevena artisto Christo kovris la konstruaĵon en 1995.