René Dumont

El Vikipedio, la libera enciklopedio

René DUMONT (13-a de marto 1904 - 18-a de junio 2001) estis franca agrosciencisto, ekologiisto, kaj aktivulo pri mediaj aferoj. Per sia kandidatiĝo dum la baloto por Prezidento de Francio en jaro 1974 sub la standardo de ekologio, ideo, kiu tiam ŝajnis stranga kaj bizarula, li iniciatis la ideon kaj movadon de la politika ekologio.

Li naskiĝis en Cambrai, en domo 19 Allée Saint-Roch, travivis la unuan mondmiliton en Arras, kie lia patrino estis kolegio-estrino. Fariĝis Inĝeniero pri Agroscienco en tiel tiamnomitaj transmaraj landoj, kaj lia unua posteno estis en la tiam nomita Hindi-Ĉinio, franca kolonio. La ŝipo per kiu, li veturis tien, faris halton en haveno en Hindio, tie li partoprenis agon de Gandhianoj kuŝante kun ili trae de la strato kie angla kolonia estrulo estis pasonta. De tie frua epoko li ĉiam estis ĉe la flanko de la subpremitoj de la mondo.

Verkoj

  • Nigra Afriko mis-ekas (1966)
  • Utopio aŭ morto (1974)
  • Nur socialisma ekologio (1976)
  • Novaj vojaĝoj en la francaj kamparoj (1977)
  • Misa disvolviĝo en Latina Ameriko (1981)
  • Por afriko mi kulpigas (kunlabore kun Charlotte Paquet) (1986)
  • Miaj bataloj (1989)
  • Tiu milito hontigas nin (kunlabore kun Charlotte Paquet) (1992)
  • Ouvrez les yeux ! Le XXIème siècle est mal parti, (Malfermu la okulojn ! la 21-a jarcento malbone ekis) , eldonis Politis (1995)
  • Famines, le retour (Désordre libéral et démographie non controlée), (Malsatoj, la reveno - Liberala malordo kaj nekontrolita demografio) , eldonis Politis (1997)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.rene-dumont.org/rdumont.php Fonduso René Dumont greke http://www.fondation.rene-dumont.org/index2.php Asocio por la kreo de la Fonduso René Dumont (franclingve)