Roulette Records
Roulette Records estas usona diskeldonejo, kiu depost 1957 sukcesis per la publikigo de rokenrolo, ĵazo, ritmenbluso kaj eĉ klasika muziko. Inter la ĵazmuzikistoj, kiuj surbendigis por la eldonejo, apartenas inter alie Stan Getz, Sonny Stitt, Sarah Vaughan, Count Basie, Billy Eckstine kaj Dinah Washington.