Rubandofiŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rubandofiŝoj (Regalecedoj) estas grandaj, serpentoformaj, pelagaj ostaj fiŝoj, kiuj kvankam tre malofte videblaj, vivas en ĉiuj tropikaj kaj moderklimataj oceanoj. La familio de la rubandofiŝoj entenas kvar konatajn speciojn. Unu el ili, Regalecus glesne, aperas en la Guinness-libro de rekordoj kiel plej longa vivanta osta fiŝo: ĝi atingas la longon de 11 metroj.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La rubandofiŝoj havas flanke kunpremitan, rubandoforman korpon sen skvamoj. Ilia dorsa naĝilo komenciĝas rekte super la okuloj kaj etendiĝas preskaŭ ĝis la vostopinto. La unuaj aristoj de dorsa naĝilo estas forte plilongiĝintaj kaj brile ruĝaj. Entute, la dorsa naĝilo konsistas el de 260 ĝis 412 naĝilaj aristoj. Ankaŭ la eta okulo estas ruĝa. La ventraj naĝiloj konsistas el nur unuopa, forte longiĝinta naĝila aristo. Al ĝi mankas la naĝovezikoj kaj vostonaĝiloj. La fiŝo havas 143 ĝis 170 vertebrojn, la buŝo estas sendenta. Ĝi nutras sin verŝajne per planktonoj. La specio Agrostichthys parkeri havas 8-10 „brankonasajn” dornojn en la faŭko, Regalecus glesne eĉ 40 ĝis 58. Tiel ili filtras la nutraĵon el la akvo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Regalecus glesne

Oni dividas la rubandofiŝojn en du genrojn:

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Surbaze de ilia grando kaj aspekto, oni supozas, ke la rubandofiŝoj donis bazon al la maristaj legendoj pri la maraj serpentoj.