Sámuel Gyarmathi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GYARMATHI Sámuel (djarmati) estis hungara lingvisto, kuracisto naskita en Koloĵvaro la 15-an de julio 1751 kaj mortinta samloke la 4-an de marto 1830. Li estas la fondanto de hungara scienca lingvokomparado.

Biografio

Ekde 1776 per stipendio Gyarmathi studis en Vieno, kie en 1782 akiris diplomon de kuracisto. Poste li vojaĝis Germanion. Inter 1795–96 en li estadis Göttingen, kie kiel diĉiplo de Schlözer ekinteresiĝis pri hungara-finna lingvokomparo. Hejme en Pozsony estis ĉedoma instruisto de du filoj de Gedeon Ráday, sed dume laboris ankaŭ al Magyar Hírmondó redaktita de Miklós Révai. En 1787 oni elektis lin kuracisto de departemento Hunyad kaj loksidiĝis en Deva. Inter 1800–10 li instruis en Zilah.

Ĉefaj verkoj

  • Okoskodva tanító magyar nyelvmester (I–II. Kolozsvár és Szeben, 1794)
  • Affinitas linguae hungaricae cum linguis fennicae originis grammatice demonstrata (Göttingae, 1799); Vocabularium… (Bécs, 1816)

Bibliografio

  • Nagy Ottó: Gy. S. élete és munkássága (Kolozsvár, 1944)
  • Robinyi Mózes: Gy. S. (Magy. Nyelvőr, 1950. 1. sz.)
  • Zsirai Miklós: A modern nyelvtudomány magyar úttörői (Bp., 1952)

Fonto