SAT eldona fako kooperativa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el S.A.T-E.F.K)

La SAT eldona fako kooperativaS.A.T-E.F.K. celas faciligi la plenumon de la statutaj taskoj de la Sennacieca Asocio Tutmonda per eldono de kleriga materialo, pretigita kadre de kolektiva laboro kaj kun laŭeble kohera eldon-politiko, ankaŭ kolektive difinita.

Klarigo[redakti | redakti fonton]

SAT-EFK estis kreita komence de 2007, post referendumo sekve al propono en la beograda SAT-kongreso de 2006.

La eldona fako estas kooperativa : ĝi financas siajn eldonojn per la profito akirita dum la vendo de antaŭaj eldonoj. Tiu sistemo celas ebligi ankaŭ eldonon de valoraj libroj, kies vendebleco estas limigita.

La eldonoj estas disponeblaj kaj papere kaj elektronike. La eldonkooperativo celas ke la eldonprezoj por la paperaj eldonaĵoj estu kiel eble plej malaltaj, sed estas antaŭ-vidite senpage havigi 10 procentojn el ĉiuj eldonitaj libroj al nepagipovaj legantoj. La eldona fako celas zorgi ankaŭ pri elektronikaj eldonoj, por faciligi la diskonigon de dokumentoj ne adaptitaj al la papera formato, kaj plu plialtigi la kvaliton de la SAT-kultura retejo.

Retejo[redakti | redakti fonton]

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu la artikolon Eldonoj de SAT.

Fonto[redakti | redakti fonton]

SAT eldona fako kooperativa