SG Grün-Weiß Döschwitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SG Grün-Weiß Döschwitz
Kluba nomo  Sportgemeinschaft Grün-Weiß Döschwitz e.V.
Kromnomo Die Grün-Weißen (La Verdblankaj)
Deesch'zer (Döschwitz-anoj)
Fondita  1930
Stadiono  sen nomo, Döschwitz,  Germanio
Kapacito  2040
Prezidanto  Helmut Ruppert
Trejnisto 
Ligo  7-a Distrikta Ligo pri Futbalo (distrikto Burgenland, Saksio-Anhaltio, Germanio)
' 
Hejme
Ekstere
vdr

SG Grün-Weiß Döschwitz [ɛs ɡe ɡʀyn vai̯s ˈdøʃvɪts] estas sporta klubo en la vilaĝo Döschwitz, Germanio. Ĝi fondiĝis oficiale en 1930, sed jam en la 1920-aj jaroj aktivis sporta grupo en Döschwitz. Tiu okupiĝis pri diversaj biciklaj sportoj. Nuntempe la klubo havas du kegloludajn teamojn kaj kvin futbalajn teamojn (du por virinoj, du por viroj kaj unu por maljunuloj).

SG Grün-Weiß Döschwitz estas la plej grava asocio en la komunumo Döschwitz. Ekde la 1970-aj jaroj la klubo ĉiudimanĉe organizas futbalan turniron pri la Pokalo de la vilaĝestro. Pro tiuj kaj aliaj futbal-ludoj venas al Döschwitz en ĉiu semajnfino plurmilo da gastoj.

Krom sportaj turniroj la klubo organizas ankaŭ la plej gravan popolan feston de la vilaĝo, kiu okazas ĉiujare dum pentekosto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]