Sacha Distel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sacha DISTEL (naskiĝis la 29-an de januaro, 1933, mortis la 22-an de julio, 2004) estis franca kanzonisto kaj komponisto.

Naskiĝinte en Parizo, li en la aĝo de 16 jaroj komencis sian muzikan karieron kiel ĵaz-gitaristo. Inter alie li laboris kun Dizzy Gillespie kaj Tony Bennett.

Li famiĝis per kantoj kiel Raindrops Keep Falling On My Head (Toute la pluie tombe sur moi) kaj Scoubidou (Les scoubidous), kion li kantis kune kun Brigitte Bardot. Kun ŝi li havis unu-jaran amrilaton, sed en la jaro 1963 li edziĝis al la skiistino Francine Bréaud.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li ankaŭ aperis en kelkaj filmoj. En 2001 li en Londono prezentis la rolon de la advokato Billy FLYNN en la muzikalo Chicago.

Sacha Distel mortis post longa malsano en Le Rayol-Canadel, Francio.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.sachadistel.com