Sahuaripa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sahuaripa (komunumo))
Sahuaripa
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 85600–85619
Kodo laŭ INEGI 26 052
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Ramón Ángel Valdez (1012-14)
Demografio
Loĝantaro 5 792
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 29°3′N 109°14′U  /  29.05°N, 109.233°U / 29.05; -109.233 (Sahuaripa) (mapo)
Alto 440 m
Areo 5 694,4 km²
Horzono UTC -7
Situo de Sahuaripa en (Meksiko)
Situo de Sahuaripa en (Meksiko)
DMS
Situo de Sahuaripa en
Situo de Sahuaripa en
Situo de Sahuaripa en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sahuaripa Municipality [+]
vdr

Sahuaripa estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Sahuaripa. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26052.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6020 loĝantojn. El tiuj estis 3109 viroj kaj 2911 virinoj. La komunumo havas surfacon de 5694,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 440 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 575 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 4295 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4015 scipovis legi kaj skribi kaj 278 personoj estis analfabetoj. Do 6,47 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 5730 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 46 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,8 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la opata lingvo Sahuaripa signifas "flava formiko". La unuaj loĝantoj de la setlejo estis opatoj, inter aliaj la granda ĉefo Sisibotárit, kiu estris pli ol 70 vilaĝojn. La hispanoj alvenis en 1641 kaj oni fondis setlejon kun la nomo "Nuestra Señora de los Angeles de Sahuaripa". En 1834 ĝi ricevis la titolon "villa" kaj en la jaro 1943 la titolon "urbo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Sahuaripa[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)