Salono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Salono (aŭ vivoĉambrotagĉambrofamilia ĉambro) estas la ĉambro de domo aŭ apartamento, en kiu la loĝantoj troviĝas plej ofte.

Hodiaŭ kutime televidilo troviĝas en ĝi. Antaŭe granda kamenoforno indikis, ke oni estis en la vivoĉambro. Ofte la salono estas uzata kiel manĝoĉambro, ĉar ĝi ofte estas pli vasta ol la kuirejo. Kiam okazas festenoceremonio, oni tial ofte manĝas en la salono.

En Britio la duobla funkcio de la germana salono estas plej ofte dispartigita al du ĉambroj: kiel prezentadejo dum festoj aŭ kiam ĉeestas gastoj oni uzas la "parlour", kiel vivoĉambro por la familio la "living-room".

Vidu ankaŭ