San Luis Obispo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

San Luis Obispo (kies hispana nomo estas aludo al la episkopo Sankta Ludoviko de Tuluzo) estas urbo en Kalifornio, Usono, situanta proksimume inter Los-Anĝeleso kaj San-Francisko ĉe la Centra Marbordo de Kalifornio. Fondita en 1772 de la hispana monaĥo Junípero Serra, San Luis Obispo estas unu el la plej malnovaj komunumoj de Kalifornio. La urbo, surloke menciata kiel San Luis, SLO,SLOw Town (ĉar ties kantono estas ankaŭ menciata kiel SLO) estas la kantona sidejo de la Kantono San Luis Obispo kaj estas apuda al la Kalifornia Politeknika Ŝtata Universitato. La populacio estis 45,119 dum la censo de 2010.[1]

Notoj

  1. USCensus-2010CA