Provinco Santa Elena
Santa Elena estas provinco de Ekvadoro, kreita la 7-an de novembro 2007 el la tri kantonoj Santa Elena, Salinas kaj La Libertad, antaŭe apartenintaj al la najbara provinco Guayas. Ĝi havas sian nomon de la ĉefurbo Santa Elena - la provinca, kantona kaj urba nomoj kompreneble aludas al la katolika sanktulino Helena de Konstantinopolo. En 2007 la provinco havis proksimume 235 000 loĝantojn.
- Ĉefurbo: Santa Elena
- Areo: 3 763 km²
- Loĝantaro: ĉ. 235 000 (laŭ la stato de 2007)
|