Santa Tecla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumo de Salvadoro

Santa Tecla (nomiĝis ĝis 2003 Nova San Salvadoro, respektive hispane Nueva San Salvador) estas la ĉefurbo de la departemento La Libertad en Salvadoro, Centra Ameriko. Ĝi havis 153698 loĝantojn je la fino de 2007. La urbo nomiĝas laŭ nomo de la antikva kristana martirino Sankta Tekla

Geografio

La urbo situas 14,5 kilometrojn oriente de la ĉefurbo San-Salvador sude de la vulkano San-Salvador. La urbo kovras areon de 112,2 km.

Historio

La urbo estis fondita la 8-an de aŭgusto 1854 kaj portis la nomon Nova San-Salvadoro. Ĝi estis unue koncipita kiel nova ĉefurbo anstataŭ la malnova San-Salvador, kiu estis pro tertremo grave damaĝita. Kvankam en la jaro 1858 oni oficiale rezignis pri tiuj-ĉi planoj, la registaro daŭre subtenis la evoluon de la nova urbo, kiu fariĝis grava centro de la kafokultivado. En la jaro 2003 la nomo de la urbo estis oficiale ŝanĝita al sia nuna formo Santa Tecla.

Eksteraj ligiloj

grekeRetejo kun ĝeneralaj informoj pri la urbo en la hispana lingvo