Provinco Santo Domingo de los Tsáchilas
Santo Domingo de los Tsáchilas estas provinco de Ekvadoro, kreita en 2007 el antaŭa kantono de la najbara provinco Pichincha. La areo daŭre konsistas el nur unu kantono. Ĝi havas sian nomon de la katolika patrono de la centra urbo Santo Domingo de los Colorados, kaj de la hispana nomo de la indiĝena etno caĉilaoj (hispane tsáchilas).
- Ĉefurbo: Santo Domingo de los Colorados
- Areo: 3 805 km²
- Loĝantaro: 323 000 (laŭ la stato de 2007)
|