Sarona Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Peloponezo vidita el la kosmo, kun la Istmo de Korinto supre dekstre kaj la Sarona Golfo malhelblue dekstre de ĝi

La Sarona Golfo (greke Σαρωνικός Κόλπος - Saronikós Kólpos) estas parto de la Egea Maro kaj do de la Mediteranea Maro. Ĝi situas inter la kontinenta parto de Grekio, pli ekzakte ties regiono Atiko, nordoriente kaj la duoninsulo Peloponezo sudokcidente, kaj krome nordokcidente limiĝas pere de la Istmo de Korinto.

Ekde la jaro 1893 la kanalo de Korinto ligas la Saronan Golfon kun la Golfo de Korinto aliflanke de la istmo. La Sarona Golfo kaj la marbordaj regionoj Atiko kaj Peloponezo estas la lulilo de la greka kaj iusence de la eŭropa kulturo. Ĉi-tie troviĝis la unuaj prahistoriaj kultejoj kaj grandurboj, el kiuj la nuna grekia ĉefurbo Ateno estas la plej granda. Pluraj grekaj insuloj troviĝas en la golfo.

La nomo venas de la mitologia reĝo Sarono.

Koordinatoj: 37° 40′ 57" norde, 23° 36′ 0" oriente

Ŝablono:Ĝermo-Grekio