Saltu al enhavo

Sasignanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Near Islands
Mapo de Near Islands
Mapo de Near Islands
grupo de insuloj • insulo
Akvejo Norda pacifiko
Arkipelago Aleutaj insuloj
Geografia situo 52° 35′ N, 173° 30′ O (mapo)52.583333333333173.5Koordinatoj: 52° 35′ N, 173° 30′ O (mapo) f1
Near Islands (Alasko)
Near Islands (Alasko)
DEC

Map

Nombro de insuloj 16
Ĉefa insulo Ŝemja
Tuta areo 1 143,785 km²f1
Loĝantoj 47 (2002) f2
vdr

La Near-insulojSasignanoj (en aleuta Sasignan tanangin, en angla Near Islands}[1]) estas la plej malgranda kaj plej okcidenta grupo de la Aleutoj en sudokcidenta Alasko.

Near-insuloj aŭ Sasignanoj
Attu, Agattu, Alaid, Nizki, Ŝemja

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj el la Sasignanoj estas Attu kaj Agattu. Trans kelkaj rokaj insuletoj en la kanalo inter Attu kaj Agattu, la aliaj gravaj insuloj estas la Semiĉi Insuloj nordoriente, inter kiuj menciindas Alaid, Nizki kaj Ŝemja.

Ĉirkaŭ 20 mejlojn el oriento-sudoriento el Ŝemja estas malgrandaj rokaj rifoj konataj kiel Ingenstremaj Rokoj.

La totala terareo de ĉio el la Sasignanoj estas 1,143.785 km², kaj ties totala populacio estis 47 personoj laŭ la usona censo de 2000. La ununuraj loĝataj insuloj estas Ŝemja kaj Attu.

Rusoj esploris la insulojn jam en la 18a jarcento. Japanoj okupis ilin dum la Dua Mondmilito el 1942 ĝis 1943.

  1. Bergsland, K.. (1994) Aleut Dictionary. Fairbanks: Alaska Native Language Center.