Satjavati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝantano kaj Satjavati

Satjavati (sanskrito : सत्यवती , Satyavatī) estis la reĝino de la kurua reĝo Ŝantano de Hastinapuro kaj la praavino de la pandavaj kaj kaŭravaj princoj (ĉefa gravuloj de Mahabharato, unu el la ĉefaj tekstoj en la hinda mitologio). Ŝi ankaŭ estas la patrino de Vjaso, aŭtoro de la epopeo. Ŝia historio aperas en Mahabharato, Harivamso kaj Devi Bhagavata Purano.