Nestabila kondensato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saturita kondensato)

Nestabila kondensato (ankaŭ nomata saturita kondensato, malseka kondensato) estas likvaj hidrokarbonoj C5H12 + supraj, en kiuj estas diluitaj gasaj hidrokarbonoj kaj nehidrokarbonaj komponantoj.

Ĝi eliĝas en la aparatoj pri kompleksa gaspreparado el tavolgaso ĉe certaj premo kaj temperaturo, ĉe kiuj gaso separiĝas de kondensato. Post la separiĝo la gaso venas al mezurilo kaj poste al gaskondukilo. La kondensato estas mezurata en aparta ujo aŭ en separilo helpe de likvomezuriloj. Laŭ la kvanto de gaso, trafluinta la mezurilon (en kubaj metroj) kaj kvanto de la amasiĝinta en la ujo kondensato (en cm³), estas kalkulata la kvanto de la nestabila kondensato, kiu eliĝis el kuba metra da gaso.

La nestabila kondensato enhavas preskaŭ ĉiujn komponantojn de kruda gaso, foje de akvo kaj iun kvanton de mekanikaj almiksaĵoj.

La primara pritraktado de la nestabila kondensato okazas en kondensatostabiligaj aparatoj en gasminejoj, sekve de kio oni ricevas stabilan kondensaton, larĝan frakcion de la hidrokarbonoj, diversajn likvajn naftogasojn ktp[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Гриценко, И. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Стабильный конденсат // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 266–267. ISBN 5-85270-327-3.