Savang Vatthana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Savang Vatthana.jpg

SavangSisavang Vatthana (n. en Luangprabango la 13-an de novembro 1907 - m. en Sam Neŭa, la 13-an de majo 1978; aŭ eble en 1984) estis la lasta reĝo de la Reĝlando Laoso. Li regis de 1959 post la morto de lia patro, ĝis lia kontraŭvola abdiko en 1975. Savang Vatthana iĝis nekapabla administri landon en politika tumulto. Lia regado finiĝis per la transpovigo de la Pathet Lao en 1975, post kiu li kaj lia familio estis senditaj al reedukadotendaro fare de la Pathet Lao.