Berlin Ostbahnhof (stacidomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sur la platformo okcidenta direkto
La granda halo post la lasta rekonstruo

Historio

La stacidomo ekestis en la jaro 1842 kun la nomo Frankfurter Bahnhof kiel fina punkto de la fervoja linio al Frankfurt (Oder). Post fusio de du fervoja linoj (Frankfurter Eisenbahn, Niederschlesisch-Märkischen Eisenbahn) en la jaro 1845 ĝi nomiĝis Niederschlesisch-Märkischer Bahnhof kaj kiam la prus registaro transprenis la fervojojn ĝi ricevis la nomon Schlesischer Bahnhof

Aŭtuo 1853 veturis nokte la unua rapidtrajno al Breslau kaj post la kompletigo de la Galizischen Carl Ludwig-Bahn somere 1868 Niederschlesisch-Märkische Eisenbahn estis la plaj mallonga ligo inter Berlino kaj Bukaresto. Ekde 1889 la „Orientzug“ funkciis kiel rekta ligo.

Pro la konstruo de la Berliner Stadtbahn en la jaro 1882 la eksa kapostacio iĝis trairebla. Dum la konstrulaboj la trafiko estis direktata al la eksa Ostbahnhof, kelkaj cent metroj norde (nun Franz-Mehring-Platz), kiu estis fermita poste.

En la jaro 1950 la nomo estis ŝanĝata al Ostbahnhof por eviti la rilaton al la eksaj germanaj teritorioj, kiuj nun troviĝis en Pollando. La stacidomo servis por internacia trafiko al la balkano (Vindobona-Expresszug nach Wien) kaj al skandinavio(''Neptun-Ostsee-Express'' nach Kopenhagen, Berlinaren-Saßnitz-Express nach Malmö). Ĝi estis haltejo sur la grava orienta-okcidenta lino Parizo - Varsovio - Moskvo.

En 1987 la nomo estis ŝanĝata al Hauptbahnhof, post 1998 ŝanĝata al la nuna Ostbahnhof.

En la 1990-aj jaroj, kiam la ICE-trajnoj atingis Berlinon, la finstacio estis la tiama rapidtrajna lino, ĉar ĝi havis, kontraste al Bahnhof Zoologischer Garten, elektron.

The station has been known by several names over its 160-year history