Ŝahab-3
Shahab-3 [ŝahab] (Perse: شهاب-۳, "Meteoro-3") estas la nomo de la irana raketo, bazita je la nordkorea mezatinga raketo Nodong-1. La Shahab-3 havas startŝovon de 255 kN, startmason de 14500-16250 kg, diametron de 1,35 m, longon de 14,82-16 m kaj atingopovon de 1200-1500 km (lastfoje 2100).
La raketo estis testita inter 1998-2003 kaj estis ekuzita en la armeo ekde julio de 2003.
La Shahab-3 estis unuafoje publike videbla la 25-an de septembro 1998, dum memorfesto al la Iraka-Irana milito. Irano faris 6 testojn kun la raketo, dum la lando sciigis novembre de 2004, ke oni povas produkti la misilojn amase.
Shahab-3B
Shahab-3B estas pluevoluigo de la Shahab-3 ĝis atingopovo de 1700-2500 km, kun plia precizeco kaj eksplodpinto de 500 kg.