Shrewsbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezepoka bazarplaco en Shrewsbury

Shrewsbury estas la ĉefurbo de Shropshire, Anglio. Ĝi situas apud Rivero Severn. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 70,500 loĝantojn.

La loko estas okupita ekde la antaŭromia epoko. Multajn jarojn post tiu epoko ĝi estis posedata de Powys (regno), sed en 778 Offa (Mercia) kaptis ĝin. En 1069 la kimroj sieĝis la urbon sed estis forpelataj de armeo de Vilhelmo la konkerinto. En 1403 okazis grava batalo, kiam Henriko la 4-a decide venkis ribelon estritan de Henry Percy (2-a grafo de Northumberland), konata kiel Henry Hotspur.

Dum la mezepoko ĝi ege prosperis pro lan-komerco, kaj ankoraŭ videblas multaj mezepokaj konstruaĵoj.

En 1552 fondiĝis grava lernejo Shrewsbury School.

Inter la vizitindaĵoj estas:

Shrewsbury estas la ĉefa lokalo de la detektiv-romanoj de Ellis Peters kies enketanto Frato Cadfael estas monaĥo de la abatejo.