Skåne län

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skåne län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Ŝtato  Svedio
Provinca litero M
Provinca kodo 12
Historia(j) provinco(j) Skanio, iom da Halando
Ĉefurbo Malmö
Komunumoj 33
Provincestro Göran Tunhammar
Areo (suma) 11.035 km²
Loĝantoj 1.245.214 (stato de la 31-a de marto 2011[1])
Ekestodato 1997
Retejo www.m.lst.se
vdr

Skåne län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas tiun de la historia provinco Skanio kaj aldone malgrandan parton de la historia provinco Halando. Administra centro de la provinco estas la urbo Malmö. Laŭ la stato de la 1-a de januaro 2008, la provinco kovras areon de 11.035 kvadrataj kilometroj, kaj la 31-an de marto 2011 en ĝi vivis 1.245.214 loĝantoj.

En sia nuna formo la provinco kreiĝis en en 1997 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Malmöhus län kaj Kristianstads län, per tio reproksimiĝante la provincajn limojn al tiu de la historia provinco Skanio, de kiu ĝi ankaŭ retransprenis la nomon.


Notoj kaj referencoj

  1. http://www.scb.se/Pages/TableAndChart____228187.aspx

Ŝablono:Ĝermo-Svedio