Sliders

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sliders [slajders ~ glisistoj] estas scienc-fikcia televida serio el Usono, kiu estis produktita en jaroj 19952000 fare de Universal Television. La serio havas 88 epizodojn, kiuj longas averaĝe 44 minutojn.

Sceno

La juna fizika studento Quinn Mallory evoluigas dimensian pordon, kiu ebligas transiron al paralelaj dimensioj. Li kun sia amikino Wade Wells, la fizika profesoro Maximilian Arturo kaj la soŭlkantisto Rembrandt Brown (nomata ankaŭ "Crying Man" Ploranta Homo) vizitas la paralelajn dimensiojn, kiuj ekzistas en la sama tempoebeno, sed ili estas malsamaj pro historiaj flankevoluoj. Tiel ili vivas en komunisma, reĝa, sklavtena Usono, okupita lando aŭ kun dinosaŭroj. Ili havas ĉiam difinitan tempon en ĉiu mondo por pluiri tra dimensia pordo, se ili malfruus la tempon, ili restus por ĉiam en la lasta mondo.

En la postaj partoj ŝanĝiĝas la roluloj:

En la rolo

Aktoro Ludo Sezono
1 2 3 4 5
Jerry O'Connell Quinn Mallory Ĉr Ĉr Ĉr Ĉr
Sabrina Lloyd Wade Wells Ĉr Ĉr Ĉr Ga
Cleavant Derricks Rembrandt Brown Ĉr Ĉr Ĉr Ĉr Ĉr
John Rhys-Davies Prof. Maximilian Arturo Ĉr Ĉr Ĉr
Kari Wuhrer Maggie Beckett Ĉr Ĉr Ĉr
Charlie O'Connell Colin Mallory Ĉr
Robert Floyd III Mallory Ĉr
Tembi Locke D-ro Diana Davis Ĉr

Ĉr: ĉefrolo; Ga : gasto

Eksteraj ligiloj