Snorri Hjartarson
Snorri Hjartarson (1906-1986) estis unu el la plej artismaj islandaj poetoj en la 20-a jarcento. Liaj poemoj ĝenerale konservas la tradiciajn regulojn de rimo, ritmo kaj aliteracio, sed ofte li aplikas ĉi tiujn en elpensita, sentruda maniero. Liaj du lastaj poemaroj, Lauf og stjörnur (Folioj kaj steloj) 1966 kaj Hauströkkrið yfir mér (La aŭtuna krepusko supre de mi), enhavas poemojn forme pli simplajn ol la antaŭaj.
En esperanto aperis
- Mi restis tro longe, poemo, en La Tradukisto, dudeksepa numero, 12. novembro 1997, en traduko de Baldur Ragnarsson.