Socodor
Socodor (sokodor) (hungare: Székudvar se:kudvar) estas komunumo en Rumanio okcidente de Chişineu-Criş.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 5 534 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 2 322 (rumanoj, 7 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1299. La hungara vilaĝo dum la turka submetiĝo senpopoliĝis. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario (Arad vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Gheorghe Adoc (n. 22-a de februaro 1926): pentristo, grafikisto, skulptisto.
- Benedek Banner (1884 – Budapeŝto, 1968) arkeologo
- János Banner (1888 – Budapeŝto, 1971) praarkeologo.
- Iosif Goldiș (1836 – 1902), episkopo, ano korespondanta de la Rumana Akademio.
- Gerő Mály (Székudvar, 1-a de aŭgusto 1884 – Holivudo, 1952: aktoro.