Suda Ronaldsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el South Ronaldsay)
Suda Ronaldsay (South Ronaldsay)
Windwick, Suda Ronaldsay
Windwick, Suda Ronaldsay
insulo
Akvejo Norda maro,
Insularo Orkadoj
Geografia situo 58° 48′ N, 2° 57′ U (mapo)58.791666666667-2.9566666666667119Koordinatoj: 58° 48′ N, 2° 57′ U (mapo) f1
Situo de Suda Ronaldsay (South Ronaldsay)
Situo de Suda Ronaldsay (South Ronaldsay)

Map

Longo 12 kmf2
Areo 49,8 km² f4
Plej alta loko 119 mf5
vdr

Suda Ronaldsay (South Ronaldsay) apartenas al la insuloj de la Orkadoj kaj havas longecon (norda-suda) de 12 km kaj maksimuman larĝecon de 8,5 km. Ĝia areo estas 49,8 km². Ĝia nomo venas de la suda insulo de Rognvald. La plej alta altaĵo estas sur la preskaŭ senarba insulo la 119 m alta monteto Ward.

Ĉefa loko de la insulo kun 850 loĝantoj estas la pram- kaj fiŝista haveno St. Margaret’s Hope ĉe la norda marbordo. Ĉi tie mortis laŭ onidiroj en la jaro 1290 p.K. la samnoma 7-jara norvega princino (‘’konata kiel knabino de Norvegujo"), kiu volis fariĝi reĝino de Skotlando.

Burwick kajo

Ekzistas pramkonektoj de St. Margaret’s Hope al la skota haveno Gill's Bay (Ro-Ro-pramo) kaj de Burwick-kajo en la sudo al John o’ Groats. Al la ĉefa Orkada insulo, Mainland kaj tie loko Kirkwall kaj flughaveno iras ŝoseo trans la najbara insulo Burray kaj la Churchill Barriers. Ekzistas buslinio al Kirkwall.

En la nordokcidento de Suda Ronaldsay situas la malgranda fiŝista loko Herston Village. La loko havas preĝejon „St. Peter's Kirk“ en kiu oni povas vidi piktajn simbolŝtonojn. Sude de tie estas la impresaj klifoj kaj rokformacioj de Harrabrough. Nur kelkaj metroj norde situas la broch Howe of Hoxa. Plia prahistoria monumento estas la broch de Windwick.

privata muzeo de Ronnie Simison por Liddle kaj la tombo de la agloj

Plia vidindaĵo en la sudo de la insulo estas la Malnova Preĝejo de Sankta Maria apud Burwick.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]