Aurora: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: Aurora estis dulingva (rumana kaj hungara) literatura, arta, teatra kaj socia semajnrevuo en Oradea, Rumanio fondita de kolonelo George Bacaloglu, prezidanto de la [[Soci...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:29, 4 okt. 2007

Aurora estis dulingva (rumana kaj hungara) literatura, arta, teatra kaj socia semajnrevuo en Oradea, Rumanio fondita de kolonelo George Bacaloglu, prezidanto de la Societatea Cele Trei Crişuri (Hármas Körös Társaság) la 24-an de decembro 1922 sub redaktado de poeto George A. Petre, Keresztury Sándor (Alexandru Olteanu) kaj Salamon László. Pli malfrue kontribuis ankaŭ Tiron Albani, publicisto kaj Korda Béla. La lasta numero aperis la 14-an de junio 1923. En la rumana parto oni publikis ne nur rumanajn aŭtorojn tradukite, sed ankaŭ la poemojn de Áprily Lajos, Bárd Oszkár, Bartalis János, Reményik Sándor, Szombati-Szabó István. En la hungara parto aperis ne nur rumanaj klasikuloj, sed ankaŭ la poemoj de Lucian Blaga, Victor Eftimiu, Ion Pillat, prozaĵoj de Ion Agîrbiceanu, Liviu Rebreanu, Mihail Sadoveanu, Eugeniu Speranţia. Oni reaperigis en traduko de Octavian Goga la poemon de Petőfi Egy gondolat bánt engemet... , kaj hungare publikis la poemon de la poeto Petőfihez (Al Petőfi). Pluraj studoj parolas pri la du literaturoj kaj pri la rumana-hungara rilatoj. Ernő Ligeti aperigis publistikon, Iustin Ilieşiu kaj Ion Lupu tradukaĵojn.