Uzanto-Diskuto:TED110: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Via lingvaĵo: ĉu vi vi ne mistaksis vian lingvonivelon
TED110 (diskuto | kontribuoj)
Forviŝante la tutan entenon el la paĝo
Linio 1: Linio 1:
== Lingvokonoj ==

Saluton, Gregor. Mi ĝojas, ke vi ŝatas lingvojn kaj volas helpi al ni redakti artikolojn. Por informi pri lingvokonoj ankaŭ ekzistas la ebleco uzi tiel nomatajn [[Vikipedio:Babel|babelajn]] ŝablonojn laŭ la skemo <nowiki>{{Babel|de|en-4|fi-4|fr-4}}</nowiki>. La uzata numerado estas tute alia ol vi uzis sur via paĝo: eo-1 signifas komencanta/baza nivelo, eo-2 estas meza nivelo, eo-3 estas bona nivelo(, kiun mi ekz. menciis sur mia paĝo.), eo-4 estas nivelo kiel denaskulo kaj eo-5 estus profesia nivelo. Mi supozas, ke vi simple uzis la manieron de la germanaj lernejoj, ĉu ne? - Se vi havus lingvajn demandojn pri esperanto, mi volonte helpos. (Bonvolu ne forigi mian mesaĝon, ĉar tio ne estus laŭ la ĉitiea regularo.) Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 18:59, 9. Dec 2007 (UTC)

- Dankon por via konsilo! :) - TED110

== Sangaglo ==

Saluton, Gregor. Mi ĵus legis la frazon "Oni fanfaronis la dornon de la viktimo" en la artikolo [[Sangaglo]]. Kion vi celas esprimi per ĝi? La verbo ''fanfaroni'' signifas germane "angeben, prahlen". Do la senco ne taŭgas ĉi tie. Ĉu mi eble korektu laŭ la germana artikolo? Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 19:11, 9. Dec 2007 (UTC)

- Mi skribis nun ''tomizi'', nun estas plie bona? TED110

Saluton, Gregor. Mi ĵus korektis al: "Oni distranĉis la dorson de la viktimo," La germana ''aufschneiden'' estas tradukebla per '''tranĉi''' aŭ '''distranĉi'''. La verbon ''tomizi'' mi ne konas kaj ne povis trovi en mia dika vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto - Deutsch" el la jaro 1999, nek en la Nova PIV. Krome la vorto ''Rücken'' estas esperante '''dorso'''. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 18:45, 10. Dec 2007 (UTC)

== Via lingvaĵo ==

Saluton Gregor, mi ĵus relegis vian uzantopaĝon. Tie mi trovis en la unua frazo la jenon:
<blockquote style="border:1px dotted green;background-color:#cfc;padding:0.3em 0.5em;">"mi '''amas''' skribi '''artikulojn''' en <s>en</s> la Vikipedio '''sur''' diversaj temoj. Normale mi tradukas '''artikuloj''' de aliaj lingvoj '''esperante'''."</blockquote>
Laŭ mia 15jara lingvopraktiko estus iom pli bone skribi jene:
<blockquote style="border:1px dotted green;background-color:#cfc;padding:0.3em 0.5em;">"mi '''ŝatas''' skribi '''artik<u>o</u>lojn''' en la Vikipedio '''pri''' diversaj temoj. Normale mi tradukas '''artik<u>o</u>loj<u>n</u>''' de aliaj lingvoj '''esperante<u>n</u>'''."</blockquote>
Do: '''ami''' estis uzata en ĉi tia konteksto en la unuaj jaroj de sia ekzisto (Iom post 1887 kaj en la unua gazeto, kies represon kiel libro mi havas.). Hodiaŭ ĉikaze oni preferas la verbon '''ŝati'''; kiel ekz. "Mi ŝatas legi." "Mi ŝatas keksojn." Do estas simila distingo kiel germane inter ''lieben'' (ami) kaj ''mögen; gerne tun; gern haben'' (ŝati). - La prepozicio "sur" havas lokan sencon. Ĉikontekste nur taŭgas la vorto '''pri'''; kiel ekz. "Li skribas pri katoj." "Paŭlo cerbumas pri la estonto." - Vi forgesis kelkajn akuzativojn, supozeble pro influo de la germana. Anstataŭ "E-mailo adreso" pli esperante aspektas "retpoŝta adreso". En la lasta alineo estas la jeno:
<blockquote style="border:1px dotted green;background-color:#cfc;padding:0.3em 0.5em;">"Mi '''amegas''' lerni lingvojn, sed mi ne estas tre galanta kaj ne povas tiel bone '''uzatas''' la Vikipedion ĝis nun. Sed tamen mi volas helpi '''sur''' la Vikipedio esperante!",</blockquote> kiu prefere fariĝu io kiel:
<blockquote style="border:1px dotted green;background-color:#cfc;padding:0.3em 0.5em;">"Mi '''ŝategas''' lerni lingvojn, sed mi ne estas tre galanta kaj ne povas tiel bone '''uzadi''' la Vikipedion ĝis nun. Sed tamen mi volas helpi '''en''' la Vikipedio esperante!".</blockquote>
Do: du sinsekvaj formoj je -as en la sama frazo ne eblas. Se vi ankoraŭ havas demandojn, vi volonte povos demandi min kaj aliajn. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 18:26, 10. Dec 2007 (UTC)
:La malica erarodiableto iom fuŝetis dum mia tajpado. Do, devas esti '''artik''o''lo'''. Krome mi rearanĝis la formatojn de la gravaj vortoj, por ke vi pli facile ekkonu ilin. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 19:30, 10. Dec 2007 (UTC)


Mi vidas, ke mi do estas ankoraŭ lambonegas esperante ... :) . Dankon por viaj konsiloj, kelkfoje nur estas malfacila
por mi realigi ilin prompte. TED110
:: Mi emis fari al vi samajn rimarkojn kiel kolego [[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]]. Nu ĉar li jam mem faris mi nur aldonus : ĉu vi vi ne mistaksis vian lingvonivelon anoncante eo-4 ? eo-2 pli spegulus la realon. Bonvolu kontroli pri la aliaj lingvoj ĉu via nivelo vere estas kia vi anoncas ĝin. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 20:50, 10. Dec 2007 (UTC)

Kiel registrite je 19:57, 12 dec. 2007