Kosoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: no:Xhosa |
e roboto aldono de: uk:Коса (народ) |
||
Linio 62: | Linio 62: | ||
[[ru:Коса (народ)]] |
[[ru:Коса (народ)]] |
||
[[sh:Xhosa]] |
[[sh:Xhosa]] |
||
[[uk:Коса (народ)]] |
Kiel registrite je 10:11, 19 jul. 2008
La kosoj estas etno parolanta bantuan lingvon kaj loĝanta en sudorienta Sudafriko kaj en la lastaj du jarcentoj en la sudaj kaj centra-sudaj partoj de la lando.
Parolantoj de la kosa lingvo estas dividitaj je pluraj subgrupoj kun parencaj sed distingitaj kulturheredoj. La ĉefaj subgrupoj estas la Bhaca, Bomvana, Mfengu, Mpondo, Mpondomise, Xesibe, kaj Thembu [1]. La nomo kosoj (Xhosa) devenas de la nomo de legenda gvidanto nimita u Xhosa. Sed estas ankaŭ teorio, ke la vorto kosoj (u Xhosa) devenas de vorto el iu lingvo el la kojsana familio signifanta "kolera", laŭ tio la kosa popolo (amaXhosa) estas la "kolera popolo". La kosoj nomas sin amaXhosa kaj sian lingvon isiXhosa.
Nuntempe proksimume 8 milionoj da kosoj estas distribuitaj tra la lando, kaj la kosa lingvo estas la dua plej ofta indiĝena lingvo post la zulua, kun kiu ĝi estas proksime parenca. La sistemo de apartismo antaŭ 1994 kun la bantuujoj rifuszis al la kosoj la sudafrikan civitanecon kaj provis enŝlosi ilin en la laŭnome sinregantajn bantuujojn de Transkejo kaj Ciskejo, nun ambaŭ parto de la provinco Orienta Kabo (Eastern Cape), kie la plej multaj kosoj restas. Multaj kosoj vivas en Kaburbo (Cape Town, iKapa en kosa lingvo), Orientlondono (East London, iMonti) kaj Port-Elizabeto (Port-Elizabeth, iBhayi).
Laŭ nombroj el 2003 la plejmulto de parolantoj de la kosa, proksimume 5,3 milionoj, vivas en la Orienta Kabo (Eastern Cape), sekvate de Okcidenta Kabo Western Cape (proksimume 1 miliono), Gauteng (671.045), la Libera Ŝtato (Free State) (246.192), Zulujo/Natalo (KwaZulu-Natalo) (219.826), Nord-Okcidento (North West) (214.461), Mpumalangoa (Mpumalanga) (46.553), la Norda Kabo (Northern Cape]] (51.228), kaj Limpopo (Limpopo)(14.225) [2].
Historio
Lingvo
Folkloro kaj religio
Tradicia manĝaĵo
Arto kaj metio
Kosoj en moderna socio
Kosoj en popola kulturo
Notabloj el la kosoj
Vidu ankaŭ
Notoj
- Atentu, ke la nombro menciita sur tiu paĝo baziĝas sur la nombro de homoj parolantaj la kosan lingvon kiel hejman lingvon, kiu eble estas pli granda aŭ malgranda ol la tuta nombro de homoj kiuj atribuas al si kosan devenon. Krome pluraj milionoj da homoj en Johanesburgo-Soveto-regiono parolas la kosan aŭ zuluan kiel duan aŭ trian lingvon. Por plejmulto el tiuj la du lingvoj fariĝas malfacile distingeblaj (ne surprize, ĉar ilia lingvistika parenceco estas ekstreme proksima.
- Reader, J., 1997. Africa: A Biography of the Continent, Vintage Books, New York, NY, United States of America.
- Kaschula, Russell The Heritage Library of African People: Xhosa, New York: The Rosen Publishing Group, Inc., 1997. Xhosa's are hot and very lekke.
Retligoj
- Xhosa History and Society
- 2001 Digital Census Atlas
- Xhosa Folklore - kolekto de kosa folkloro kolektita en 1886.
- Xhosa Google - Google interface in Xhosa