Fajroŝirmilo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Kerio (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e roboto aldono de: ms:Tembok api |
||
Linio 45: | Linio 45: | ||
[[mk:Огнен ѕид]] |
[[mk:Огнен ѕид]] |
||
[[ml:ഫയര്വാള്]] |
[[ml:ഫയര്വാള്]] |
||
[[ms:Tembok api]] |
|||
[[nl:Firewall]] |
[[nl:Firewall]] |
||
[[no:Brannmur]] |
[[no:Brannmur]] |
Kiel registrite je 09:12, 8 okt. 2008
Fajroŝirmilo (angle : firewall), aŭ Konektfiltrilo estas programaro aŭ aparataro, kiu ofte troviĝas inter la Interreto kaj loka reto, kaj elektas, ĉu ricevita aŭ sendota informo akcepteblas, se ne la informo plej ofte estas simple lasita. La fajroŝirmilo tiel malhelpu, ke iu enrompas la lokan reton, kaj ke iu lokano uzas aferojn en la reto, kiujn la estro de la loka reto malpermesas.
Fajroŝirmilo povas esti aparato aŭ parto de la programaro de servilo. Modernaj operaciumsistemoj kutime disponas je propra fajroŝirmilo. Estas diferenco inter privata kaj servila fajroŝirmilo. La unua povas forbari specifajn programojn (ekzemple virusojn), laŭ plaĉo de ĝia uzanto. Publikaj fajroŝirmiloj baras specifajn pordojn, aŭ adresojn. En kelkaj landoj aŭ firmaoj ili ankaŭ estas uzataj por cenzuri trafikon.
Por Vindozo gravas bari la pordojn por retatingo al datumoj (la tiel nomata NetBIOS pordoj). Por serviloj estas grava gardi la poŝtsistemon (pordo 25).
Rilata afero estas NAT, retadres-tradukado. Ĝi donas retatingon al aliaj komputiloj, dum la interreto nur vidas la retadreson de la fajroŝirmilo, efektive maskas adresojn.
Famaj fajroŝirmiloj estas iptables (de Linukso) kaj pf (de OpenBSD).