Émile Peltier: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ lit. + eksteraj ligiloj
Linio 12: Linio 12:


== Literaturo ==
== Literaturo ==
* 1963: Hoen, Nicolaas G. Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo - biografio. Tilburg: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 1963, 45 p. (IKUE-Kajero 1)(Kristana kulturo 1)
* '''1963''': Hoen, Nicolaas G. Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo - biografio. Tilburg: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 1963, 45 p. (IKUE-Kajero 1)(Kristana kulturo 1)


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 21:51, 16 nov. 2008

Emile Peltier

EdE-P

Emile PELTIER (peltje), naskiĝis la 17-an de septembro 1870 en Villandry (apud Tours), Francio, mortis la 17-an de februaro 1909, estis franca katolika pastro kaj pioniro de la katolika Esperanto-movado.

Peltier unue estis instruisto ("profesoro") de angla lingvo; poste pro malbonfarto, malgraŭ sia spirita valoro, li restis dum preskaŭ la tuta vivo pastro de malgrava paroĥo Sainte-Radegonde (apud Tours). Li estas pioniro de Esperanto ĉe la katolikoj. Li esperantiĝis en 1901. Senlace li laboris por konvinki la katolikojn, ke ili uzu tiun armilon por defendi sian religion.

Jam en 1903 aperis, sub la nomo de societo „Espero Katolika“, Esperant-lingva aldono al L' Aube, franca revueto. Tiu societo ricevis aprobon de la ĉefepiskopo René François. En oktobro 1903, Espero Katolika fariĝis okpaĝa gazeto. En 1905, dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro, Peltier diris la unuan Esperantistan meson, sed ne povis prediki en Esperanto, pro malpermeso de la tiea episkopo. Tamen, ne ĉesiginte sian klopodon, li ricevis dum la dua kongreso en Ĝenevo en 1906, pere de Monsinjoro Giambene, leteron el Romo, esprimantan „Papan Plaĉon“, kaj komunikantan „Lian Apostolan Benon“. Tuj sekvis permeso por prediko, kiu okazis la 2 sept. 1906 en la preĝejo S. François. La granda intereso, kiun havis por Esperanto Pio X, estis plej grava kuraĝigo kaj naskis pionirojn por la Katolika Esperanta movado. Li prizorgis diversajn eldonaĵojn: „Kolekto de Espero“, nome: „Katolika preĝaron“; „Imitado de Jesuo-Kristo“ (unua libro); broŝuroj de katolika propagando. „Elementa Kurso de Esperanto“, 1907. Traduko de Gustave Boissaries: „Lando de Mirakloj“, 1908.

Fonto : Louis BASTIEN, Enciklopedio de Esperanto

Literaturo

  • 1963: Hoen, Nicolaas G. Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo - biografio. Tilburg: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 1963, 45 p. (IKUE-Kajero 1)(Kristana kulturo 1)

Eksteraj ligiloj