Georgo K. Davidov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:34, 19 jun. 2003

EdE-D

Georgo K. DAVIDOV, armeno. Nask. 1879 en Armavir (Norda Kaŭkazo). Al E aliĝis en 1892. En 1903 venis urbon Saratov (Ruslando) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905-07. D. subtenis multajn E-gazetojn, eldonis prop. broŝurojn kaj sigelmarkojn, E-igis kelkajn literaturaĵojn el kaŭkazaj lingvoj, sed famigis lin precipe lia unika E-biblioteko, por kiu li penis akiri ĉion presitan en aŭ pri E. En Berlin 1908 kaj en Wolfenbüttel 1911 estis eldonita kompleta katalogo de la biblioteko de D. Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de D. pri eldonitaj E-lernolibroj, originala kaj tradukita E literaturo ("titolaroj") kaj pri E-gazetaro. v. Biblioteko de Saratov.