Fontkodo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 68: Linio 68:
[[sl:Izvorna koda]]
[[sl:Izvorna koda]]
[[sv:Källkod]]
[[sv:Källkod]]
[[th:รหัสต้นฉบับ]]
[[th:ซอร์สโค้ด]]
[[tr:Kaynak kodu]]
[[tr:Kaynak kodu]]
[[uk:Сирцевий код]]
[[uk:Сирцевий код]]

Kiel registrite je 14:49, 30 apr. 2010

La fontkodo de komputila programo (aŭ programaro) estas aro linioj de teksto kiu estas instrukcioj kiujn la komputilo devas sekvi por ruligi la koncernan programon.

La fontkodo de programo estas skribita de programistoj en iu programa lingvo, sed en tiu ĉi unua stato ĝi por la plejmulto de la programlingvoj ne estas rekte uzebla por la komputilo. Ĝi devas unue esti tradukita al alia lingvo (la lingvo de la maŝino). Por ĉi tiu tradukado oni uzas kompililon.

Kiam temas pri kopilefto, simple liberaj verkoj, kaj iliaj aŭ aliaj permesiloj, "fontkodo" signifas ian formon de la verko sufiĉe oportunan por ŝanĝado kaj plibonigo.

Gravaj aspektoj de fontkodo

Interesa aspekto kiam oni parolas pri la fontkodo de komputila programo estas ke la fontkodo nur estas necesa se oni volas koni la detalojn de la interna funkciado de la programo kaj facile ŝanĝi kaj plibonigi ĝin (ekzemple por ke ĝi funkciu en alia komputilo aŭ mastrumsistemo).

Se la programisto (aŭ la firmao por kiu li/ŝi laboras) tenas la fontkodon por si mem oni nomas la fontkodon kiel fermita fontkodo, kaj la programon nelibera programo. Tiam nur la programisto (aŭ firmao) mem povas ŝanĝi aŭ plibonigi la programon.

Se la programisto (aŭ firmao) publikigas la fontkodon sub iu taŭge libera kaj malfermita permesilo oni nomas la fontkodon malfermita fontkodo (angle 'Open Source'), kaj la programon libera programo. Tiam ĉiuj principe povas ŝanĝi aŭ plibonigi la programon.

Ŝablono:Ĝermo-komputiko