Vladimiro (poetiko): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
eNeniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 16: | Linio 16: | ||
La tradukinto klarigas en librofina "Komentario" ke la [[metriko]] de la poemo imitas la ukrainajn popolkantojn nomatajn ''"kolomijkoj"'', kies regula skemo estas du kvartrokeoj alternantaj kun du tritrokeoj, kun kelkaj [[ritmo|ritmaj]] neregulaĵoj ne sekvitaj en la esperantigo; ke rimiĝas plejparte nur la paraj versoj, neofte ankaŭ la malparaj; ke ŝatataj estas ankaŭ la internaj rimoj (ene de unu sama verso), pli oftaj en la traduko ol en la originalo; kaj ke la rimoj estas jen puraj, jen pli-malpli [[asonanco|asonancaj]]. |

Uzis vladimirojn ankaŭ pluraj [[aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo]]. Ekzemple, [[Julio BAGHY]] en sia poemo "Al unu el la poetofratoj": |
|||
Aŭ [[Kálmán KALOCSAY]] en "Letero al ''La Vagabondo''": |
|||
La nomon al la strofo donis [[Jorge CAMACHO]] per sia poemo "Al nekonata malamiko" (en "[[Celakantoj]]"): |
Kiel registrite je 21:24, 16 mar. 2006
Vladimiro estas kvarversa strofo kun jena strukturo: la unua kaj la tria versoj konsistas el po ok silaboj (4 trokeoj) kaj estas senrimaj; la dua kaj la kvara verso konsistas el po 6 silaboj (3 trokeoj) kaj rimiĝas inter si:
- 8-
- 6A
- 8-
- 6A
Analoge al aleksandroj, ĉi tiu poemformo ricevas sian nomon el la verko La bapto de caro Vladimir, de Karel HAVLÍČEK Borovský, en kies esperantigo fare de Tomáš PUMPR ĝi estis uzata:
- Ekaŭdinte Vladimiro
- pri la fia vorto,
- aĉe kraĉis, akre sakris,
- kaj kun li la Korto.
- (p. 19)
La tradukinto klarigas en librofina "Komentario" ke la metriko de la poemo imitas la ukrainajn popolkantojn nomatajn "kolomijkoj", kies regula skemo estas du kvartrokeoj alternantaj kun du tritrokeoj, kun kelkaj ritmaj neregulaĵoj ne sekvitaj en la esperantigo; ke rimiĝas plejparte nur la paraj versoj, neofte ankaŭ la malparaj; ke ŝatataj estas ankaŭ la internaj rimoj (ene de unu sama verso), pli oftaj en la traduko ol en la originalo; kaj ke la rimoj estas jen puraj, jen pli-malpli asonancaj.
Uzis vladimirojn ankaŭ pluraj aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo. Ekzemple, Julio BAGHY en sia poemo "Al unu el la poetofratoj":
Aŭ Kálmán KALOCSAY en "Letero al La Vagabondo":
La nomon al la strofo donis Jorge CAMACHO per sia poemo "Al nekonata malamiko" (en "Celakantoj"):