Bankroto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
GhalyBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: lv:Bankrots
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: be:Банкруцтва
Linio 36: Linio 36:
[[ar:إفلاس]]
[[ar:إفلاس]]
[[arz:افلاس]]
[[arz:افلاس]]
[[be:Банкруцтва]]
[[bg:Банкрут]]
[[bg:Банкрут]]
[[bs:Stečaj]]
[[bs:Stečaj]]

Kiel registrite je 08:33, 1 mar. 2013

Bankroto estas leĝe konstatita nepovo pagi siajn ŝuldojn. En tiu senco ĝi estas sinonimo de nesolventeco. En kelkaj landoj bankroto signifas aldone fraŭdon kontraŭ leĝoj, kiuj protektas kreditorojn okaze de nesolventeco.

En la plej multaj landoj ekzistas leĝoj pri bankroto, kiuj havas precipe tri celojn:

  • malhelpi, ke debitoro profitu el ŝajnigita nesolventeco aŭ provoku nesolventecon per nepravigeblaj ekonomiaj riskoj (ekz. certaj spekuladoj);
  • certigi, ke ĉiuj kreditoroj de nesolventulo egale aŭ en leĝe regulita rangordo profitu de la restantaj havaĵoj de la bankrotinto;
  • ebligi, ke bankrotinto liberiĝu de siaj ŝuldoj kaj havu la ŝancon je "nova komenco".

Deklaro de bankroto kutime signifas, ke

  • oficiala administranto transprenas la negocojn de la nesolventulo
  • la nesolventulo ne plu rajtas komerci aŭ disponi pri siaj posedaĵoj
  • unuopaj kreditoroj ne plu rajtas fari individuajn interkonsentojn kun la nesolventulo

Etimologio: La vorto bankroto devenas el la itala lingvo, en kiu banca rotta origine signifas "rompita (servo)tablo". Laŭtradicie la servotablon (banca) de nesolventa monŝanĝisto ("bankisto") oni rompis por indiki, ke li ne plu komercas.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.uscourts.gov/bankruptcycourts.html greke http://strategis.ic.gc.ca/epic/internet/inbsf-osb.nsf/en/home greke http://www.student-loan-bankruptcy.ca greke http://www.uscourts.gov/bankruptcycourts/resources.html

Ŝablono:LigoElstara