Ivančena: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
traduko de la ĉeĥa artikolo pri skolt-persekutado dum naziismo kaj dum komunismo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:46, 25 apr. 2015

Ivančena (925 m super marnivelo) estas ŝtona memoraĵo en Beskydy inter Malchor kaj Kykulka sub la supro de la Kalva Monto. Ĝi estis konstruita por memorfesti la kvin skoltojn, kiuj estis ekzekutitaj fare de nazioj pro ilia implikiĝo en la kontraŭ-nazia rezisto.

La tumulo fondis la 30-a Skolta sekcio de Moravia Ostrava nome la 6-an de oktobro 1946 por memorfesti la kvin membrojn de la "Rezisto de Silezia skolt-organizo", kiuj estis ekzekutitaj la 24-an de aprilo 24 1945 en Cieszyn en la juda tombejo.

La tumulo estas nun simbolo de patriotismo, kuraĝo kaj amikeco. Ĝi okupas ĉirkaŭ 40 kvadratajn metrojn kaj 195 kubajn metrojn. Ĝi etendiĝas al alteco de 4 m. Ĝis 1989, la tumulo estis ankaŭ simbolo de rezisto kontraŭ subpremo dum la komunismo. Dum la tempo de la komunismo faris marŝis al ĝi skoltoj dum la skoltado estis kontraŭleĝa tiutempe kaj venadis ankaŭ trampoj. La marŝoj estis kontrolataj de la tiama komunisma sekreta polico.

Pilgrimadoj al la tumulo daŭras ĝis hodiaŭ. Sabate, proksime al la 24-a aprilo tien iras skoltojn de la tuta lando Ĉeĥio kaj dimanĉe trampoj. La tumulo estas ankoraŭ kreskanta kaj estas formita de ŝtonoj devenantaj de ĉirkaŭ la mondo. Lastatempe, tamen, la tumulo de ŝtonoj malintegras kaj falas. Skoltoj do anoncis kolekton por lia reakiro.