Eeto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 30 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q241971)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Guido_delle_Colonne_français_22553_f_7_Jason_and_Aeetes.jpeg|eta|Eeto, Medea kaj Jazono sur mezepoka desegnaĵo]]
'''Eeto''' ([[kartvele]] ''' აიეტი ''' , [[antikva greka lingvo|helene]] ''' Αἰήτης ''', [[latina lingvo|latine]] '' Aeetes '') estis reĝo de [[Kolĥido]], filo de la [[Suno|suna]] dio [[Helioso]] kaj de lia edzino [[Perso (mitologio)|Perso]].
'''Eeto''' ([[kartvele]] ''' აიეტი ''' , [[antikva greka lingvo|helene]] ''' Αἰήτης ''', [[latina lingvo|latine]] '' Aeetes '') estis reĝo de [[Kolĥido]], filo de la [[Suno|suna]] dio [[Helioso]] kaj de lia edzino [[Perso (mitologio)|Perso]].
En la [[helena mitologio]] li estas grava persono de ampleksa mito pri aŭdaca [[Jazono]] kaj pri lia ekspedicio kun viraro de [[Argonaŭtoj]] en foran Kolĥidon kun la tasko alveturigi la [[Ora ŝaffelo|Oran ŝaffelon]].
En la [[helena mitologio]] li estas grava persono de ampleksa mito pri aŭdaca [[Jazono]] kaj pri lia ekspedicio kun viraro de [[Argonaŭtoj]] en foran Kolĥidon kun la tasko alveturigi la [[Ora ŝaffelo|Oran ŝaffelon]].

Kiel registrite je 20:02, 29 jul. 2019

Eeto, Medea kaj Jazono sur mezepoka desegnaĵo

Eeto (kartvele აიეტი , helene Αἰήτης , latine Aeetes ) estis reĝo de Kolĥido, filo de la suna dio Helioso kaj de lia edzino Perso. En la helena mitologio li estas grava persono de ampleksa mito pri aŭdaca Jazono kaj pri lia ekspedicio kun viraro de Argonaŭtoj en foran Kolĥidon kun la tasko alveturigi la Oran ŝaffelon.

Kolĥido estis lando ĉe fora marbordo de la Nigra maro, sub montaro Kaŭkazo. Ora virŝafo alportis ĉi tien malgrandan Frikson, filon de orĥomena reĝo Atamanto kaj diino de nuboj Nefelo, post kiam malbona duonpatrino Inoa volis Frikson kaj lian pli junan fratinon forpeli. La reĝo Eeto Frikson akceptis en Kolĥido kaj pli poste edzinigis lin al sia filino Ĥalkiopo. La reĝo sternis felon el la ŝafviro sur grandegan kverkon kaj gardigis ĝin per potenca, ĉiam maldorma drako. La Ora ŝaffelo fariĝis lia fieraĵo kaj li konsideris ĝin signo de sia potenco kaj pro tio li volis ĝin por ĉiam posedi.

Post kelkaj jaroj al Kolĥido ekveturis heroo el Iolko, aŭdaca Jazono. Ankaŭ li agis pro potenco. Regadon en Iolko anstataŭ Jazona patro Esono uzurpis lia insida duonfrato Peliaso, kiu transdonon de la potenco al la laŭrajta heredanto Jazono kondiĉis per alporto de la Ora ŝaffelo. Jazono venigis kvindek helenajn heroojn, konstruigis grandan ŝipon Argon kaj post multaj danĝeroj kaj aventuroj alveturis en Kolĥidon. La reĝo Eeto akceptis lin, sed por eldono de la ŝaffelo li fiksis preskaŭ neplenumeblan kondiĉon: per fajraj taŭroj plugi kampon de la dio Areso kaj prisemi ĝin per drakaj dentoj kaj kiam el ili elkreskos batalantoj, mortigi ilin. Jazono helpe de diinoj Hera kaj Atena kaj ĉefe de Eeta filino Medea devigis obei sovaĝajn taŭrojn kaj mortigis la batalantojn. Tamen Eeto ĉiam ne volis la Oran ŝaffelon eldoni. Post kiam Medeo prisorĉis drakon, Jazono kun Medea kaj iliaj amikoj perŝipe fuĝis el Kolĥido.


Eeto kaj lia filo Apsirto postveturis kaj persekutis ilin, sed ne sukcesis. Jazono eĉ Apsirton inside mortigis. La reĝo Eeto batalis ankoraŭ kelkajn semajnojn, sed post kiam lia perfida filino edziniĝis al Jazono kaj tiel foriĝis el la patra potenco, la persekutadon finis.