Kenopodiacoj: Malsamoj inter versioj
Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:27, 28 nov. 2004
Kenopodiacoj estas planta familio el la dukotiledonaj plantoj. Ili estas plej ofte moltigaj plantoj, kun dikiĝanta tigo. La floroj havas malkomplikan konstruon, etaj kun verda perigonio;ili unuiĝas en diversaj infloresko (ofte disbranĉaj, cumo). Ili havas ofte fruktojn de glaneto aŭ kapsulo, sed ofte aperas ŝajnfrukto. Ili disvastiĝis surmonde adaptiĝis al la diversaj medioj: dezerto, marbordo, sala, seka grundo. La familio havas ĉ. 1500 speciojn. Ili ofte enhavas betacianon.
floroformulo: P5,3,2 aŭ 0A5-1G (2 aŭ 3-5) , ovario supre staranta.
La plej grava specio de la familio estas la diversaj subspecioj de beto (Beta vulgaris): sukerbeto (convar. altissima), furaĝa beto (convar. crassa), ruĝa beto (convar. conditiva). (Ili estas dujaraj plantoj)