Signa Arto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:13, 22 maj. 2005

Ars Signorum estas apriora lingvo proponita de George DALGARNO en 1661. La projekto estas bazita sur signoj kreitaj de Dalgano en 1657. Leibnitz aludis laŭde al la projekto de Dalgano.

Krom latinan alfabeton, Ars Signorum uzas la grekan literon η.

Ĉiuj literoj havas unu sencon: A= aĵo; B= matematika akcidento; C= senteblaj kvalitoj; F= artfarita konkretaĵo; K= politikaj aferoj; M= matematika konkretaĵo; N= naturaĵoj; S= komunaj akcidentoj. La pluralo estas farita per -i.

Ekzempleto: "Dam semu Sava samesa Nam tηn Nom"

Traduko: "En la komenco, Dio kreis la ĉielon kaj la teron".

Vortareto

  • Ke= juĝaj aferoj;
  • Ki= krimoj;
  • Ko= milito;
  • Nam= ĉielo;
  • Nom= tero;
  • Nηka= elefanto;
  • Nηke= azeno;
  • Nηko= mulo;
  • Nηkη= ĉevalo;
  • Sava= Dio;
  • Skam= graco;
  • Skan= feliĉeco;
  • Skaf= adori.


Bibliografio

  • George Dalgarno

Ars signorum, vulgo character universalis et lingua philosophica
London: J. Hayes, 1661

  • George Dalgarno

Lexicon Latino-Philosophicum.” Ars Signorum
1661.