Topaz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e La dosiero Screenshot_Trailer_Topaz_3.JPG estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de Bapti: Copyright violation
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:200px-Topaz movieposter.jpg|thumb|right|200px|Afiŝo de la filmo]]
[[Dosiero:200px-Topaz movieposter.jpg|thumb|right|200px|Afiŝo de la filmo]]

[[Image:Screenshot Trailer Topaz 3.JPG|thumb|right|250px|Frederick Stafford, Claude Jade kaj Michel Subor en "Topaz"]]
'''Topaz''' estas [[filmo]] reĝisorita de [[Alfred Hitchcock]] en [[1969]]. La gvidlibro estis de Samuel Taylor kaj la aktoroj estis jenaj:
'''Topaz''' estas [[filmo]] reĝisorita de [[Alfred Hitchcock]] en [[1969]]. La gvidlibro estis de Samuel Taylor kaj la aktoroj estis jenaj:
*Frederick STAFFORD
*Frederick STAFFORD

Kiel registrite je 16:06, 13 jul. 2008

Afiŝo de la filmo

Topaz estas filmo reĝisorita de Alfred Hitchcock en 1969. La gvidlibro estis de Samuel Taylor kaj la aktoroj estis jenaj:

Historio

(Averto: tiu sekcio enhavas detalojn pri la historio nekonindaj por tiuj kiuj volas vidi la filmon kaj ankoraŭ nek vidis ĝin, nek legis la libron nek konas la historion. Tiuj iru al la sekvanta sekcio.)

Oficiro de la soveta spionaro, Boris Kusenov (Per-Axel Arosenius), dizertas al Usono kun la edzino kaj la filino. La dizertulo havas informon pri traktato inter Sovetunio kaj Kubo; kaj pri la ekzisto de "talpo" ene de la franca spionaro (reto Topaz). La agento Nordstrom (John Forsythe) de la CIA setas helpon al sia amiko la franca agento André Devereaŭ (Frederick Stafford) kiu akompanas sian filinon Michèle (Claude Jade) en ŝia mielmonato kun François Picard (Michel Subor).

Post atingi pruvojn de la kuba oficiro Rico Parra (John Vernon), Devereaŭ flugas al Kubo kie li trafas sian amantinon Juanita de Cordoba (Karin Dor), kontraŭkastrisma spionino rilata al Parra. Parra malkovras tion kaj mortigas ŝin.

Devereaŭ revenas al Parizo, dum lia edzino Nicole (Dany Robin) perfidas lin kun la estro de "Topaz", Jacques Granville (Michel Piccoli). François plusekvas ties serĉon kaj interviuas la oficiron de la OTAN Henri Jarre (Philippe Noiret), kiu aperas mortinta. Malmulte poste François montras al Michele kaj ties gepatroj desegno de Jarre. Nicole konfesas, ke ŝi konas lin kaj ke Grantville estas la estro de Topaz.


Komentarioj

La historio enradikiĝas en la epoko kaj kunteksto de la Malvarma Milito kaj kompreneble en filmo produktita inter britoj, usonanoj kaj francoj, la bonuloj estas la kontraŭsovetaj kaj la malboneguloj estas la sovetoj kaj ties amikoj (perfiduloj).

La filmo estas bazita sur la romano de Leon Uris.

Kiel en aliaj liaj filmoj, Hitchcock aperas kiel preterpasanto, en tiu ĉi filmo en la flughaveno kun virino kiu transportas lin en rulseĝo. Hitchcock vidas konatulon kaj staras por saluti lin.