Fontkodo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: sh:Izvorni kod |
e roboto modifo de: ar:شيفرة مصدرية |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
[[af:Bronkode]] |
[[af:Bronkode]] |
||
[[ar: |
[[ar:شيفرة مصدرية]] |
||
[[ast:Códigu fonte]] |
[[ast:Códigu fonte]] |
||
[[be:Крынічны код]] |
[[be:Крынічны код]] |
Kiel registrite je 14:37, 11 okt. 2008
La fontkodo de komputila programo (aŭ programaro) estas aro linioj de teksto kiu estas instrukcioj kiujn la komputilo devas sekvi por ruligi la koncernan programon.
La fontkodo de programo estas skribita de programistoj en iu programa lingvo, sed en tiu ĉi unua stato ĝi por la plejmulto de la programlingvoj ne estas rekte uzebla por la komputilo. Ĝi devas unue esti tradukita al alia lingvo (la lingvo de la maŝino). Por ĉi tiu tradukado oni uzas kompililon.
Gravaj aspektoj de fontkodo
Interesa aspekto kiam oni parolas pri la fontkodo de komputila programo estas ke la fontkodo nur estas necesa se oni volas koni la detalojn de la interna funkciado de la programo. Se la programisto (aŭ la firmao por kiu li/ŝi laboras) tenas la fontkodon por si mem oni nomas la fontkodon kiel fermita fontkodo. Tiam nur la programisto (aŭ firmao) mem povas ŝanĝi aŭ plibonigi la programon. Se la programisto (aŭ firmao) publikigas la fontkodon (sub iu taŭge malfermita permesilo) oni nomas la fontkodon malfermita fontkodo (angle 'Open Source'). Tiam ĉiuj principe povas ŝanĝi aŭ plibonigi la programon.